Luksacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dislokigo)
rentgena bildo de luksacio de la ŝultra artiko

Luksacio (laŭ PIV kaj ĝenerala medicina lingvouzo) estas nenormala deŝoviĝo de du artikaj surfacoj, ordinare ostaj. La termino devenas de la latina vorto luxatio.

Alternativaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Alternative foje ankaŭ uziĝas la vorto dislokacio (de la latina vorto dislocatio por dislokigo), kiu influiĝas de la termino kutima en la angla lingvo (dislocation). Plia alternativa formo estas elartikiĝo, kiu aperas en la Hungara-Esperanta Mezvortaro.