Saltu al enhavo

Disney's Animal Kingdom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disney's Animal Kingdom
Disney's Animal Kingdom Theme Park
emblemo
zoologia tema parko
tema parko Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 22-a de aprilo 1998 vd
Geografia situo 28° 21′ 29″ N, 81° 35′ 24″ U (mapo)28.358-81.59Koordinatoj: 28° 21′ 29″ N, 81° 35′ 24″ U (mapo)
Landoj Usono vd
Situo Bay Lake
Disney's Animal Kingdom (Orlando)
Disney's Animal Kingdom (Orlando)
DEC
Map
Disney's Animal Kingdom
Posedata de Disney vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Disney's Animal Kingdom (ofte konata kiel Animal Kingdom) estas kombinita amuzparko kaj zoo ĉe DisneyWorld, kaj situas en Orlando, Florido, Usono. [1][2][3]

La parko malfermiĝis al la publiko la 22-an de aprilo 1998, kaj kovras areon de pli ol 2 kvadrataj kilometroj. La parko havas allogaĵojn kiuj temas diversajn bestojn, inkluzive de dinosaŭroj. [4]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Enirejo
Dediĉa memortabulo de la malfermo de la parko

La temo de la parko estas bestoj, kiuj vivas hodiaŭ, bestoj, kiuj formortis (ekz. dinosaŭroj ) kaj bestoj el fabeloj kaj legendoj (ekz. drakoj). Unu el la plej famaj allogaĵoj de la parko estas Kilimanjaro Safaris, kiu kondukas gastojn al afrika safario. Gastoj sidas en malfermaj busoj, kiuj veturas tra la safara sekcio de la parko, kie eblas alproksimiĝi al multaj el la bestoj. La veturo daŭras 18 minutojn kaj duonon, sed ne videblas eĉ unu barilo dum la veturo.

La bestoj estas en bariloj, por ke predantoj kaj predo neniam havu la ŝancon renkontiĝi, sed tiuj bariloj estas bone kaŝitaj por simili kiel eble plej multe veran safaron.

La parko estas dividita en sep zonojn, ĉiu kun sia propra temo:

  • Oazo - La enirejo de la parko, kie dezertaj bestoj estas montrataj. [5]
  • Malkovra Insulo - La centro de la parko, de kiu oni povas atingi la aliajn terenojn. En la centro de la insulo estas la " Arbo de Vivo ", kiu estas ĉirkaŭ 14 etaĝojn alta, kaj interne estas montrata la 3D-filmo " Estas Malfacile Esti Insekto! ". La insulo havas flamengojn, lemurojn, kanguruojn, cikoniojn, pelikanojn kaj boacojn. [6]
  • Pandora – La Mondo de Avatar iluminita dum la nokto
    Pandora - La Mondo de Avataro - Ĉi tiu estas la plej nova kaj plej populara komplekso en la parko, kaj funkcias ekde majo 2017. La komplekso estis inspirita de la filmo Avatar de James Cameron. La komplekso rekreas la ŝvebantajn montojn de la fikcia planedo Pandora, same kiel ĝian unikan flaŭron kaj faŭnon. La du ĉefaj allogaĵoj en la komplekso estas: Avatar Flight - 3D-simulilo kiu simulas flugadon sur Banshee, kaj la Na'vi River Journey - boatoveturo. [7][8]
  • La vilaĝo de Harambe en Afriko.
    Afriko - En ĉi tiu areo estas la Kilimanĝara Safaro, kie oni vojaĝas per malfermaj aŭtoj en areo kiu simulas la afrikan savanon. La spektaklo de la Festivalo de la Reĝo Leono estos montrata en ĉi tiu areo ekde la 1-a de junio 2014 pro la fermo de Tendaro Mickey-Minnie. [9]
  • Ekspedicio Everest kaj ĉirkaŭa panoramo en Azio.
    Azio - ĉi tiu areo prezentas flosadon - ĉe la " Kali River Rapids ", kaj ankaŭ la "Maharaja Trail" - ĝangalan promenejon havantan komodajn varanojn, vespertojn kaj tropikajn birdojn. La onda fervojo Everest Expedition ankaŭ situas en la areo. [10]
  • La Planeda Gardado de Rafiki - Mediprotekta stacio, atingebla nur per trajno. Tiu areo enhavas porinfanan zoon kaj besthospitalon. [11][12]
  • DinoLand Usono -
    • Dinosaŭra tombejo kie infanoj povas trovi "fosiliojn".
    • Spektaklo "Trovante Nemon".
    • "Dinosaŭro" - resaltanta veturo (la stilo de la instalaĵo estas la sama kiel la instalaĵo Indiana Jones Adventure trovebla ĉe Disneyland Anaheim kaj Disneyland Hong Kong).
    • " Praa Spino " - onda fervojo en kiu la vagonoj rotacias dum vojaĝado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . A former Disney Imagineer's guide to Disney's Animal Kingdom (August 30, 2017). Alirita September 4, 2017 .
  2. . A close-up look at Shanghai Disneyland: the newest Disney Park (June 11, 2016). Alirita March 31, 2017 .
  3. . Disney's Animal Kingdom at Walt Disney World (May 26, 2013). Alirita March 22, 2016 .
  4. Environmentality: Disney and the Environment. The Walt Disney Company. Arkivita el la originalo je May 23, 2003. Alirita October 25, 2008 .
  5. Rainforest Cafe® at Disney's Animal Kingdom. Alirita March 2, 2017 .
  6. The Imagineers. (May 22, 2007) The Imagineering Field Guide to Disney's Animal Kingdom at Walt Disney World. Disney Editions. ISBN 978-1-4231-0320-2.
  7. . Just Announced: Pandora – The World of Avatar Will Open May 27 at Disney's Animal Kingdom (February 7, 2017). Arkivita el la originalo je February 8, 2017. Alirita February 7, 2017 .
  8. Pandora – The World of Avatar to Open May 27, Star Wars Lands Coming in 2019 - The Walt Disney Company (February 7, 2017). Alirita February 8, 2017 .
  9. Gorilla Falls Exploration Trail. Alirita April 25, 2020 .
  10. Maharajah Jungle Trek (angle). Alirita March 14, 2022 .
  11. . Disney's Animal Kingdom: Rafiki's Planet Watch is reprieved. Orlando Sentiel.
  12. . Rafiki's Planet Watch Reopens this Summer at Disney's Animal Kingdom. Disney (March 19, 2019). Arkivita el la originalo je February 23, 2024. Alirita June 19, 2019 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]