Distribucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En analitiko, distribucio estas objekto simila al funkcio sed eble kun neordinaraj punktoj — ekzemple, la delta distribucio . Teknike, distribucio estas kontinua lineara funkcionalo sur ia spaco de "bonaj" funkcioj (por la preciza difino de "boneco", vidu sube). La teorio de distribucioj estas lineara en senco ke oni povas fari linearan operaciojn je distribuoj (ekz., adicion, derivon, konverton de Fourier, k.t.p.), sed oni ne povas, ĝenerale, fari nelinearajn operaciojn (ekz., multiplikon).

Difino[redakti | redakti fonton]

Konsideru malfermitan subspacon[1] . Testa funkcio estas funkcio

  • kompakte apogata, k.e., ekzistas kompakta subspaco tia ke se ;
  • kaj senfine derivebla, k.e., ekzistas por ĉiu multindekso .

Difinu topologion sur la vektora spaco de testaj funkcioj sur jene: se (), do se kaj nur se

  • ekzistas kompakta subspaco tia ke por ĉiu se ;
  • kaj por ĉiu multindekso (k.e., uniforme).

Distribucio sur estas kontinua (laŭ supra topologio) lineara funkcionalo . En aliaj vortoj, la spaco de distribucioj estas la topologia dualo de (laŭ supra topologio).

Funkcioj kiel distribucioj[redakti | redakti fonton]

Funkcio estas loke integralebla se kaj nur se ĝi estas integralebla (laŭ Lebesgue) sur ĉiu kompakta subspaco . Difinu ĵeton el spaco de loke integraleblaj funkcioj al spaco de distribucioj tian ke

.

Tiu ĉi ĵeto estas bijekcio escepte ke se kaj nur se kaj koincidas escepte sur nulmezura aro. Tial, normale oni skribas kvazaŭ loke integralebla funkcio estus distribucio.

La derivaĵo de distribucio[redakti | redakti fonton]

Se estas multindekso, difinu derivaĵon de distribucio (laŭ poparta integralado) kiel

.

Se la distribucio estas funkcio (laŭ supra ĵeto inter funkcioj kaj distribucioj), la derivaĵo kiel distribucio koincidas kun la derivaĵo kiel funkcio.

Multipliko[redakti | redakti fonton]

Oni povas difinu multiplikon inter distribucio kaj senfine derivebla funkcio (sed, ĝenerale, ne inter du distribucioj). Difinu la produton de distribucio kaj senfine derivebla funkcio tian ke

.

Bontemperamentaj distribucioj[redakti | redakti fonton]

Oni ne povas difini konverton de Fourier de ĉia distribucio. Tamen, oni povas difini subaron de specialaj distribucioj — la bontemperamentaj (angle tempered) distribucioj — sur kiu oni povas difini konverton de Fourier.

Konsideru eŭklidan spacon . Funkcio de Schwartz estas funkcio tia ke

pro ĉia multindekso kaj . Oni povas pruvi ke konvertaĵo de Fourier de funkcio de Schwartz estas alia funkcio de Schwarz.

Difinu topologion sur spaco de funkcioj de Schwarz tian ke se kaj nur se:

pro ĉia multindekso kaj .

Bontemperamenta distribucio estas kontinua lineara funkcionalo (laŭ supra topologio). En aliaj vortoj, la spaco de bontemperamentaj distribucioj estas la topologia dualo de .

La spaco estas subspaco de , ĉar estas subaro de kaj konverĝeco laŭ estas pli forta ol konverĝeco laŭ . Oni povas pruvi ke la derivaĵo de bontemperamenta distribucio estas alia bontemperamenta distribucio.

Difinu la konvertaĵon de Fourier de bontemperamenta distribucio kiel jenon:

.

La konvertaĵo de Fourier de bontemperamenta distribucio estas alia bontemperamenta distribucio. Oni povas pruvi ke

.

La ondfronta aro kaj multipliko de distribucioj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale oni ne povas difini produtojn de arbitraj distribucioj. Tamen, oni povas uzi la koncepton de ondfronta aro difini produtojn de distribucioj kiuj verigas kelkajn kondiĉojn.[2]

Se estas senfine derivebla funkcio, difinu la aron kiel la aron de punktoj tiaj ke ne kreskas malrapide kiel funkcio de .[3]

Oni povas pruvi ke la konvertaĵo de Fourier de kompakte apogata distribucio estas senfine derivebla funkcio. La ondfronta aro (angle wavefront set) de distribucio estas la aro de punktoj tiaj ke por ĉiu testa funkcio kun .

Konsideru distribuciojn kaj . Se ne ekzistas tia ke , do la "neordinaraĵoj" de la du distribucioj ne koincidas (en ia senco), kaj oni povas unike difini la produton .

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. pli ĝenerale, oni povas konsideri senfine deriveblan sternaĵojn.
  2. Vidu, ekz., la prezentadon de Richard Borcherds, arXiv:math-ph/0204014.
  3. Funkcio kreskas malrapide se kaj nur se por ĉiu pozitiva entjero .

Referencoj[redakti | redakti fonton]