Distriktaro Ŝvabio
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri Ŝvabio, administra unuo en la nuna Bavario. Por aliaj signifoj vidu: Ŝvabio |
Distriktaro Ŝvabio | ||
---|---|---|
Administra distriktaro | ||
Flago | Blazono | |
Lando | Germanio | |
Supermara alteco | 560 m ü. NHN [+] | |
- koordinatoj | 48° 30′ 0″ N, 10° 30′ 0″ O (mapo)48.510.5Koordinatoj: 48° 30′ 0″ N, 10° 30′ 0″ O (mapo) | |
Plej alta punkto | Hochfrottspitze [+] | |
Areo | 9 992,03 km² (999 203 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 857 991 [+] (31-a de decembro 2016) | |
Denseco | 185,95 loĝ./km² [+] [+] | |
![]() |
||
Distriktaro Ŝvabio | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Provinco: | Bavario |
Ĉefurbo: | Augsburg |
Areo: | 9.992,03 km² |
Loĝantoj: | 1 899 442 (fine de decembro 2019) |
Loĝdenso: | 179 / km² |
Retejo: | www.regierung.schwaben.de |
Ŝvabio aŭ Ŝvabujo (germane Schwaben) estas unu el la sep distriktaroj de la germana lando Bavario. Fine de decembro 2019 ĝi havis 1 899 442 loĝantojn.
La teritorio situas en la sud-okcidento de Bavario kaj limas al
- du aliaj bavariaj distriktaroj: Meza Frankonio kaj Supra Bavario;
- la federacia lando Baden-Virtembergo (okcidente)
- la ŝtato Aŭstrio (sude).
La distriktaro etne kaj lingve grandparte apartenas ne al la bajuvara, sed al la alemana lingvoregiono. En distrikto Aichach-Friedberg, oriente de rivero Lech, uzatas bavara dialekto. La historian lingvolimon oni bone rimarkas kalkulante sur mapo urbonomojn finiĝantajn per "-ingen" (alemana) kaj per "-ing" (bavara).
La plejsuda parto de Ŝvabio estas (la plejgranda) parto de la historia regiono Algovio.
Administra divido[redakti | redakti fonton]
Ŝvabio konsistas el dek distriktoj kaj kvar eksterdistriktaj urboj.
Eksterdistriktaj urboj[redakti | redakti fonton]
distriktoj[redakti | redakti fonton]
- distrikto Aichach-Friedberg
- distrikto Augsburg
- distrikto Dillingen
- distrikto Donau-Ries
- distrikto Günzburg
- distrikto Lindau
- distrikto Neu-Ulm
- distrikto Oberallgäu (Supra Algovio)
- distrikto Ostallgäu (Orienta Algovio)
- distrikto Unterallgäu (Malsupra Algovio)
Riveroj[redakti | redakti fonton]
Wertach en Augsburg kunfluas kun Lech; Wörnitz estas norda, la aliaj estas sudaj flankriveroj de Danubo.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|