Distriktaro Detmoldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distriktaro Detmoldo
Administra distriktaro
registara regiono de Nordrejn-Vestfalio [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio

Supermara alteco119 m ü. NHN [+]
ĈefurboDetmold
- koordinatoj52° 0′ 0″ N, 8° 45′ 0″ O (mapo)528.75Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 8° 45′ 0″ O (mapo)
Areo6 518,14 km² (651 814 ha) [+]

Loĝantaro2 085 331 (decembro 2022))
Denseco317 loĝ./km²

Administrado
- situoLeopoldstr. 15 (32756 Detmold)
- retadresopoststelle@brdt.nrw.de

Distriktara subdivido69 komunumoj en 6 distriktoj kaj 1 plia eksterdistrikta urbo

Distriktaro Detmoldo (Tero)
Distriktaro Detmoldo (Tero)

Distriktaro Detmoldo (Nordrejn-Vestfalio)
Distriktaro Detmoldo (Nordrejn-Vestfalio)
DEC

Map
Distriktaro Detmoldo

Vikimedia Komunejo:  Ostwestfalen-Lippe [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La distriktaro Detmoldo (germane Regierungsbezirk Detmold) estas unu el kvin administraj distriktaroj en Nordrejn-Vestfalio. Laŭ teritorio ĝi korespondas al la historia kaj kultura regiono Orienta Vestfalio-Lipo (Ostwestfalen-Lippe). Fine de decembro 2022 ĝi havis 2 085 331 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distriktaro Detmoldo situas en la nordoriento de Nordrejn-Vestfalio kaj do en la transira zono inter la germanaj mezaltaj montaroj (sude) kaj la nordgermana ebenaĵo (norde). Kompare al la aliaj distriktaroj de Nordrejn-Vestfalio ĝi estas la plej maldense loĝata, sed tamen havas proksimume duoble grandan loĝodenson ol la najbara norda federacia lando Malsupra Saksio, kaj ankaŭ estas pli dense loĝata ol la statistika averaĝo de Germanio. La loĝantoj koncentriĝas en la urboj Gütersloh, Bielefeld, Herford kaj Minden laŭ la aŭtoŝoseo A 2, dum norde kaj sude troviĝas relative kamparaj teritorioj.

Ekzistas multaj lokaj centraj urboj. Krom la grandaj urboj Bielefeldo kaj Paderborno la urbo Gütersloh havas bonajn ŝancojn, baldaŭ ekhavi pli ol 100.000 loĝantojn kaj iĝi la tria "grandurbo" de la distriktaro. La distrikto Herfordo havas averaĝan loĝodenson de 567 loĝantoj po km² kaj estas en distrikta komparo dense loĝata, dum la distriktoj Minden-Lübbecke, Lippe kaj Höxter vere havas malurban strukturon. Komplete la distriktaro kovras areon de 6.500 km² - proksimume kvinono de la areo de Nordrejn-Vestfalio.

La monto Köterberg ("herba monto") proksime de la komunumo Lügde altas 496 metrojn super marnivelo kaj estas la plej alta punkto de la teritorio.

La distriktaro norde kaj oriente limas al la federacia lando Malsupra Saksio, sude al la lando Hesio kaj okcidente al la distriktaroj Arnsbergo kaj Monastero. En Malsupra Saksio ekde administra reformo de la jaro 2005 ne plu ekzistas distriktaroj, tial ke ne plu ekzistas kompareblaj administraj strukturoj aliflanke de la landa limo. En Hesio najbaras la distriktaro Kassel.

Administra subdivido[redakti | redakti fonton]

La distriktaro konsistas el 6 distriktoj kun sume 69 komunumoj kaj 1 eksterdistrikta urbo:

  1. urbo Bielefeld
  2. distrikto Gütersloh
  3. distrikto Herfordo
  4. distrikto Höxter
  5. distrikto Lippe
  6. distrikto Minden-Lübbecke
  7. distrikto Paderborno

Historio[redakti | redakti fonton]

La distriktaro Detmoldo historie havas du radikojn:

  • La parto "Orienta Vestfalio" (proksimume 80 procentoj de la areo) ĝis la jaro 1946 estis la "distriktaro Minden" de la "provinco Vestfalio" de la reĝolando Prusio. Kune kun la resto de la prusia provinco Vestfalio kaj la same prusia nordo de la "Rejna provinco" ĝi dum 1946 konsistigis la novan federacian landon Nordrejn-Vestfalio.
  • La resta areo, kiu proksimume kovras la teritorion de la nuna distrikto Lippe, ĝis la jaro 1947 (samkiel ekzemple Prusio) estis propra federacia ŝtato de la Germana Regno. Tiujare ĝi estis aligata al Nordrejn-Vestfalio kaj de tiam konsistigas la trian landoparton.

Dum tiu jaro decidiĝis, ke la teritorioj de la "distriktaro Minden" kaj de la ŝtato Lippe konsistigu novan distriktaron, kiu havu sian sidejon ne en Minden, sed en Detmoldo.

Dum 1947 la distriktaro estis grupigo de 12 distriktoj kaj 2 sendistriktaj urboj. Inter la jaroj 1968 kaj 1975 administra reformo novorganizis la distriktajn limojn, tial ke restis nur la hodiaŭaj 6 distriktoj kaj 1 sendistrikta urbo (vidu supre).

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Neue Westfälische (laŭvorte "nova vestfalia", germanlingva mallongigo NW) estas germana regiona gazeto, kiu aperas ĉiutage de lundo ĝis sabato. Ĝi precipe raportas pri novaĵoj el la regiono orienta Vestfalio inkluzive de la historia lando Lipo, fondiĝis en la urbo Bielefeld kaj havas sian centran redakcion tie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]