Supra Palatinato

| Supra Palatinato | ||
|---|---|---|
| Administra distriktaro | ||
| Flago | Blazono | |
| distrikto en Bavario, Administra distriktaro [+] | ||
| Lando | Germanio | |
| Federacia lando | Bavario | |
| Supermara alteco | 628 m ü. NHN [+] | |
| Ĉefurbo | Regensburg | |
| - koordinatoj | 49° 18′ 0″ N, 12° 12′ 0″ O (mapo)49.312.2Koordinatoj: 49° 18′ 0″ N, 12° 12′ 0″ O (mapo) | |
| Plej alta punkto | Kleiner Arber [+] | |
| Akvokolektejo | 9 691,03 km² (969 103 ha) [+] | |
| Areo | 9 691,03 km² (969 103 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 1 098 378 [+] (31-a de decembro 2016) | |
| Denseco | 113,34 loĝ./km² [+] [+] | |
![]() |
||
| Supra Palatinato | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Supra Palatinato (germane Oberpfalz) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2024 ĝi havis 1 121 379 loĝantojn.
Ĉefurbo de la distriktaro estas Regensburg.
La teritorio situas en la orienta parto de Bavario kaj limas al
- kvar aliaj bavariaj distriktaroj: Meza Frankonio, Supra Frankonio, Malsupra Bavario, Supra Bavario;
- Ĉeĥa Respubliko.
La nomo de la distriktaro reiras al divido de la dinastio Wittelsbach post la morto de duko Ludoviko la 2-a, "la severa" (ne konfuzenda kun la multe pli posta reĝo Ludoviko la 2-a) en 1294 al du branĉoj: Pfalz (Palatinato) kaj Bayern (Bavario). La palatinata branĉo ricevis teritoriojn en norda Bavario, kiuj poste estis nomitaj "Supra Palatinato en Bavario". Kiam en la 19-a jarcento la administrado de Bavario estis restrukturita, oni nomis parton de la nova reĝlando "Supra Palatinato".
Supra Palatinato konsistas el sep distriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj.
Eksterdistriktaj urboj
[redakti | redakti fonton]Distriktoj
[redakti | redakti fonton]- distrikto Amberg-Sulzbach
- distrikto Cham
- distrikto Neumarkt (Supra Palatinato)
- distrikto Neustadt an der Waldnaab
- distrikto Regensburg
- distrikto Schwandorf
- distrikto Tirschenreuth
| ||||||







