Distrikto (Pollando)
Distrikto (pole: powiat, en Esperanto iam poviato) estas administra nivelo en Pollando.
En la jaro 2005 estis 379 distriktoj.
Distrikto estas parto de provinco kaj konsistas el pluraj komunumoj (pole: gmina).
Estas en Pollando 65 urboj kun la statuso powiat grodzki. Temas pri urboj kun sendependa estraro (urba distrikto). Precipe temas pri urboj kun pli ol 100000 loĝantoj.