Distrikto Ĉernjaĥovsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

La distrikto Ĉernjaĥovsk - ruse Черняховский район, latinliterigite Ĉernjaĥovskij rajon - estas municipa distrikto en la centra parto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el sek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 1286 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 51 947 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 40 loĝantoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Ĉernjaĥovsk, cirile Черняховск, ĝis la jaro 1945 germane nomita Insterburg.