Saltu al enhavo

Distrikto Żnin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Żnin
Pola nomo Powiat żniński
Flago Blazono
Situo en regiono
distrikto
Provinco Kujavio-Pomerio
Ĉefurbo Żnin
Kvanto de komunumoj:
    urbaj -
    urbo-kampaj 4
    kampaj 2
Urbeco 43,74
Areo 984,55 km2
Loĝantaro 69751 (en 2005)
Loĝdenso 70,85/km2
Aŭtokodo CZN
TERYT 6.04.05.19.00.0
Estro Zbigniew Jaszczuk
Adreso de estraro ul. Potockiego 1
Poŝtkodo de estraro 88-400
Telefono de estraro 52 303-11-00
Fakso de estraro 52 303-13-02
Retpaĝaro de distrikto https://znin.pl
vdr

La distrikto Żnin (pole powiat żniński) estas distrikto en la provinco (vojevodio) Kujavio-Pomerio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Żnin. Fine de 2023 en la distrikto vivis 67 737 loĝantoj sur areo de 984,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 69 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Distrikto Nakło, distrikto Bydgoszcz, distrikto Inowrocław, distrikto Mogilno, distrikto Gniezno kaj Distrikto Wągrowiec.

Post la Unua dispartigo de Pollando-Litovio la 5-an de aŭgusto 1772 la distrikto kaj la ĉefurbo, kiu tiam germane nomiĝis Znin, apartenis al la germanlingva reĝlando Prusio kaj al ties provinco okcidenta Prusio. Tie ĝi restis ĝis la jaro 1920, 148 jarojn, ĝis kiam ĝi doniĝis al la nove fondita Dua Pola Respubliko baze de la Traktato de Versajlo. La tie loĝantaj germanlingvanoj povis principe resti tie kaj nur ŝanĝi la civitanecon, lingvon kaj kulturon, sed tamen kvaronjarcenton pli poste forpeliĝis en 1945 kaj 1946 sekve de la dua mondmilito. Post la invado en Pollandon en 1939 la urbo ankoraŭ 6 jarojn estis reveniginta al Nazia Germanio kaj de 1941 ĝis 1945 havis arbitre elektitan nomon DietfurtDietfurt im Wartheland.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la historia urbodoma turo de la distrikta ĉefurbo