Distrikto Ostalb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Aalen)
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Stutgarto
regiona ligo: Orienta Virtembergo
administra sidejo: Aalen
areo: 1 511 km²
Loĝantoj: 319 631 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 203 po km²
Aŭtokodo: AA (Aa'len)
Oficiala kodo: 08136

La distrikto Ostalb (germane Ostalbkreis) situas en la oriento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝia administra sidejo estas la urbo Aalen. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj kune kun la najbara distrikto Heidenheim konsistigas la regionan ligon Orienta Virtembergo.

La distrikto havas areon de 1 511 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 319 631 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Schwäbisch Hall norde, Ansbach kaj Donau-Ries (ambaŭ en la najbara federacia lando Bavario) oriente, Heidenheim kaj Göppingen sude kaj distrikto Rems-Murr okcidente.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 42 komunumoj, el kiuj 9 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj

  1. Aalen (66.937)
  2. Bopfingen (12.522)
  3. Ellwangen (Jagst) (25.207)
  4. Heubach (10.112)
  5. Lauchheim (4.700)
  6. Lorch (11.240)
  7. Neresheim (8.237)
  8. Oberkochen (8.155)
  9. Schwäbisch Gmünd (61.170)

Kunaj administradoj (Verwaltungsgemeinschaften) respektive Komunumaroj (Gemeindeverwaltungsverbände):

  1. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Aalen kun la komunumoj Essingen kaj Hüttlingen
  2. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Bopfingen kun la komunumoj Kirchheim am Ries kaj Riesbürg
  3. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Ellwangen (Jagst) kun la komunumoj Adelmannsfelden, Ellenberg, Jagstzell, Neuler, Rainau, Rosenberg kaj Wört
  4. Komunumaro „Kapfenburg“ kun administra sidejo en Westhausen; Membraj komunumoj: urbo Lauchheim kaj komunumo Westhausen
  5. Komunumaro „Leintal-Frickenhofer Höhe“ kun administra sidejo en Leinzell; Membraj komunumoj: Eschach, Göggingen, Iggingen, Leinzell, Obergröningen kaj Schechingen
  6. Komunumaro „Rosenstein“ kun administra sidejo en Heubach; Membraj komunumoj: urbo Heubach kaj komunumoj Bartholomä, Böbingen an der Rems, Heuchlingen kaj Mögglingen
  7. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Schwäbisch Gmünd kun la komunumo Waldstetten
  8. Komunumaro „Schwäbischer Wald“ kun administra sidejo en Mutlangen; Membraj komunumoj: Durlangen, Mutlangen, Ruppertshofen, Spraitbach kaj Täferrot
  9. Komunumaro „Tannhausen“ kun administra sidejo en Tannhausen; Membraj komunumoj: Stödtlen, Tannhausen kaj Unterschneidheim

Komunumoj

  1. Abtsgmünd (7.428)
  2. Adelmannsfelden (1.869)
  3. Bartholomä (2.195)
  4. Böbingen an der Rems (4.701)
  5. Durlangen (2.963)
  6. Ellenberg (1.738)
  7. Eschach (1.823)
  8. Essingen (6.450)
  9. Göggingen (2.479)
  10. Gschwend (5.041)
  11. Heuchlingen (1.869)
  12. Hüttlingen (5.681)
  13. Iggingen (2.587)
  14. Jagstzell (2.431)
  15. Kirchheim am Ries (2.015)
  16. Leinzell (2.213)
  17. Mögglingen (4.165)
  18. Mutlangen (6.394)
  19. Neuler (3.106)
  20. Obergröningen (459)
  21. Rainau (3.268)
  22. Riesbürg (2.317)
  23. Rosenberg (2.650)
  24. Ruppertshofen (1.860)
  25. Schechingen (2.412)
  26. Spraitbach (3.531)
  27. Stödtlen (2.005)
  28. Täferrot (1.041)
  29. Tannhausen (1.838)
  30. Unterschneidheim (4.619)
  31. Waldstetten (7.249)
  32. Westhausen (5.905)
  33. Wört (1.435)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]