Distrikto Anhalt-Zerbst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ATENTU: La 1-an de julio 2007 la distrikto Anhalt-Zerbst malfondiĝis kaj ĝiaj komunumoj dispartiĝis al la novaj distriktoj Anhalt-Bitterfeld, Jerichower Land kaj Wittenberg. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!


ISO

Distrikto Anhalt-Zerbst
Origina nomo Landkreis Anhalt-Zerbst

Wappen Landkreis Anhalt-Zerbst.png

Estas parto de Saksio-Anhalto
Administra centro Zerbst
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003) 70,889
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Areo 1.131,69 km²
Distrikto Anhalt-Zerbst sur la mapo de Saksio-Anhalto
Distrikto Anhalt-Zerbst sur la mapo de Saksio-Anhalto
Geografia situo 52° 0′ 0″ N, 12° 4′ 48″ O5212.08Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 12° 4′ 48″ O [+]
Distrikto Anhalt-Zerbst (Tero)
DEC
Distrikto Anhalt-Zerbst
Situo de Distrikto Anhalt-Zerbst
i1
Aŭtaj kodoj AZE
La oficiala paĝaro
v  d  r
Information icon.svg

La Distrikto Anhalt-Zerbst (germane: Landkreis) ĝis ties malfondo la 1-an de julio 2007 situis en la nordokcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Zerbst estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.131,69 km² loĝis 70.889 homoj; do meznombre 63 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo de la distriktoj antaŭ la administra reformo julio 2007 la Distrikto Anhalt-Zerbst estas signita per 2.

Landkreise in Sachsen-Anhalt.png

Najbaraj distriktoj estis norde Jerichower Land (9) kaj Potsdam-Mittelmark (ĉi lasta en Brandenburgio), oriente Wittenberg (21), sude la eksterdistrikta urbo Dessau kaj la distrikto Köthen (10), en la okcidento la distrikto Schönebeck (17).