Distrikto Bayreuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Frankonio
administra sidejo: Bayreuth
areo: 1 273 km²
loĝantoj: 104702
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: BT
Municipokodo: 09472
Komunumoj: 33
Administreja adreso: Markgrafenallee 5
95448 Bayreuth
Retejo: www.landkreis-bayreuth.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Bayreuth (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Bavario de Germanio. La eksterdistrikta urbo Bayreuth estas la administra centro de la distrikto - ĝi tamen mem ne apartenas al la distrikta teritorio, sed estas komplete ĉirkaŭata per ĝi. En la distrikto sur areo de 1 273 km² fine de decembro 2022 loĝis 104 702 homoj; do meznombre 86 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Bayreuth estas signita per 10.

Bayreuth
Bayreuth

Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ la iro de horloĝo) Kulmbach, Hof, Wunsiedel, Tirschenreuth, Neustadt an der Waldnaab, Amberg-Sulzbach, Nürnberger Land, Forchheim kaj Bamberg. La distrikto Bayreuth komplete ĉirkaŭas la samnoman urbon, sed ne inkluzivas ĝin.

kastelo Aufseß Aufseß
Palaco Fantaisie komunumo Eckersdorf
kastelo Freienfels Hollfeld
Hollfeld Hollfeld
kastelo Wiesentfels Hollfeld
Pegnitz Pegnitz
burgo Pottenstein Pottenstein
Teufelshöhle Pottenstein
Tüchersfeld Pottenstein
burgo Waischenfeld Waischenfeld