Saltu al enhavo

Distrikto Biłgoraj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Biłgorajski)
Distrikto Biłgoraj
Pola nomo powiat biłgorajski
Flago Blazono
Situo en regiono
Mapo
distrikto
Provinco Lublinio
Ĉefurbo Biłgoraj
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj 3
    kampaj 10
Urbeco 32,79
Areo 1677.79 km2
Loĝantaro 96604 (en 2023)
Loĝdenso 58/km2
Aŭtokodo LBL
TERYT 3.06.08.02.00.0
Estro Andrzej Szarlip (ekde kiam?)
Adreso de estraro ul. T. Kościuszki 87
Poŝtkodo de estraro 23-400
Telefono de estraro 84 686-36-36
Fakso de estraro 84 686-06-67
Retpaĝaro de distrikto http://www.bilgorajski.pl/
vdr

Distrikto Biłgoraj - pole powiat biłgorajski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Biłgoraj. Fine de 2023 en la distrikto vivis 96 604 loĝantoj sur areo de 1 677,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 58 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Janów, distrikto Lublin, distrikto Krasnostaw, Distrikto Zamość, distrikto Tomaszów en Lublinio, distrikto Lubaczów, distrikto Przeworsk, distrikto Leżajsk kaj distrikto Nisko.

Membraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La membraj komunumoj de la distrikto krom la centra urbo Biłgoraj estas Potok Górny, Obsza, Turobin, Aleksandrów, Tereszpol, Goraj, Józefów, Biszcza, Frampol, Księżpol, Łukowa, Tarnogród kaj aldone kampara komunumo Biłgoraj.

Dua Mondmilito

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la pakto Ribbentrop-Molotov la regiono de Biłgoraj kun la pola teritorio oriente de riveroj Vistulo kaj San devus aparteni al Sovetunio. Efektive, la 28-an de novembro 1939 la urbon kun ĉirkaŭaĵoj okupis Ruĝa Armeo, tamen pro ŝanĝo de decidoj inter la okupantoj ĝi forlasis ĝin post malpli ol du semajnoj.

Meze de oktobro 1942 la okupa polico parte bruligis Potok Górny kaj murdis 10 personojn. Fine de novembro, kadre de Generalplan Ost, el la regiono de Zamość la okupantoj komencis amasan deportadon de loĝantoj el tiu ĉi kaj tri pliaj distriktoj. Fine de decembro 1942 la okupa polico pafmortigis en Majdan Nowy 7 personojn kaj en novembro 1943 en Dąbrówka 9 personojn.

26.07.1943: Pola Rezistomovado: taĉmento de Nacia Militista Organizaĵo kaj Pola Enlanda Armeo atakis vilaĝon Bukowina, bruligante 31 bienojn apartenantaj unue al poloj, sed setligitaj de ukrainoj, mortigante ĉ. 10 kaj serioze vundante 7 (venĝe pro murdo de 12 poloj fare de loka ukraina polica gvardio, kies loko estis ankaŭ bruligita)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Biłgoraj