Distrikto Bieszczady
| Distrikto Bieszczady | |||
| Pola nomo | powiat Bieszczadzki | ||
|
| |||
| distrikto | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Antaŭkarpatio | ||
| Ĉefurbo | Ustrzyki Dolne | ||
| Kvanto de komunumoj: | |||
| urbaj | - | ||
| urbo-kampaj | 1 | ||
| kampaj | 2 | ||
| Urbeco | 42,91 | ||
| Areo | 1138.17 km2 | ||
| Loĝantaro | 20702 (en 2023) | ||
| Loĝdenso | 18/km2 | ||
| Aŭtokodo | RBI | ||
| TERYT | 3.18.25.01.00.0 | ||
| Estro | Marek Andruch (ekde kiam?) | ||
| Adreso de estraro | Rynek 6 | ||
| Poŝtkodo de estraro | 38-700 | ||
| Telefono de estraro | 13 471-10-80 | ||
| Fakso de estraro | 13 471-10-73 | ||
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.bieszczadzki.pl/ | ||
La distrikto Bieszczady - pole powiat bieszczadzki - estas administra distrikto de Pollando, nomata laŭ la montaro Bieszczady kiu konsistigas la plej sudorientan parton de nuntempa Pollando kaj ankaŭ kovras najbarajn partojn de Ukrainio kaj Slovakio. La distrikto apartenas al la provinco aŭ historie vojevodio Antaŭkarpatio. Administra centro estas la urbo Ustrzyki Dolne. Fine de 2023 en la distrikto vivis 20 702 loĝantoj sur areo de 1 138,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Lesko, distrikto Sanok kaj distrikto Przemyśl.
Membraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La membraj komunumoj de la distrikto krom la centra urbo Ustrzyki Dolne estas Lutowiska, Gmina Czarna kaj krome aldona komunumo Ustrzyki Dolne..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

