Distrikto Bistrița-Năsăud
Distrikto Bistrița-Năsăud | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Bistrița |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | BN |
Telefono | +40×53... |
Areo |
5 355 km² (26-a rango) |
Loĝantaro | 295 988 (stato de 2021, 34-a rango) |
Loĝdenso | 55/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Bistrița-Năsăud ['bistrica nəsəud'] estas distrikto (rumane județ) en la norda Rumanio, en Transilvanio, germane nomata Kreis Bistritz-Nussdorf kaj hungare Beszterce-Naszód megye. Ĝia ĉefurbo estas la urbeto Bistrița, do germane Bistritz kaj hungare Beszterce. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 295 988 loĝantoj sur areo de 5 355 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km².
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Najbaroj: oriente: distrikto Suceava; sude: distrikto Mureș; okcidente: distrikto Cluj; norde: distrikto Maramureș.
Urboj en distrikto Bistrița-Năsăud
[redakti | redakti fonton]- Bistrița (germane Bistritz, hungare Beszterce)
- Beclean (hung. Bethlen)
- Năsăud (germane Nösen, Nussdorf, hungare Naszód)
- Sângeorz-Băi (hungare Oláhszentgyörgy)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Administraciaj mapoj de transilvaniaj distriktoj
- Vortaro de loknomoj en Transilvanio rumane, hungare kaj germane
|