Distrikto Bruck-Mürzzuschlag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skema distrikta mapo laŭ la stato de 2015

La distrikto Bruck-Mürzzuschlag (germane: Bezirk Bruck an der Mur-Mürzzuschlag) estas administra unuo de Aŭstrio, kiu troviĝas en la nordorienta parto de la federacia lando Stirio. Distrikta ĉefurbo estas la loĝloko Bruck an der Mur, distrikta areo estas 2 255 km², kaj komence de la jaro 2015 sur la areo vivis 100 780 loĝantoj. Kadre de administra unuo, la 1-an de januaro 2013 ĝi ekestis el la antaŭaj najbaraj distrikto Bruck an der Mur kaj distrikto Mürzzuschlag. Kun la distrikto Leoben ĝi nun konsistigas la turisman kaj statistikan regionon Hochsteiermark.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1-a de januaro 2015 la nombro de distriktaj komunumoj draste malpliiĝis. Nun la 19 komunumoj de la distrikto estas

  • en la regiono de la distrikta juĝejo Bruck an der Mur: Aflenz, Breitenau am Hochlantsch, Bruck an der Mur, Kapfenberg, Mariazell, Pernegg an der Mur, Sankt Lorenzen im Mürztal, Sankt Marein im Mürztal, Thörl, Tragöß-Sankt Katharein, Turnau, kaj
  • en la regiono de la distrikta juĝejo Mürzzuschlag: Kindberg, Krieglach, Langenwang, Mürzzuschlag, Neuberg an der Mürz, Sankt Barbara im Mürztal, Spital am Semmering, Stanz im Mürztal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]