Distrikto Brzeg
| Distrikto Brzeg | |||
| Pola nomo | powiat brzeski | ||
|
| |||
| distrikto | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Opolio | ||
| Ĉefurbo | Brzeg | ||
| Kvanto de komunumoj: | |||
| urbaj | 1 | ||
| urbo-kampaj | 2 | ||
| kampaj | 3 | ||
| Urbeco | 57,34 | ||
| Areo | 876.52 km2 | ||
| Loĝantaro | 86416 (en 2023) | ||
| Loĝdenso | 99/km2 | ||
| Aŭtokodo | OB | ||
| TERYT | 5.16.23.01.00.0 | ||
| Estro | Jacek Monkiewicz (ekde kiam?) | ||
| Adreso de estraro | ul. Robotnicza 20 | ||
| Retpoŝto de estraro | starostwo@brzeg-powiat.pl | ||
| Poŝtkodo de estraro | 49-300 | ||
| Telefono de estraro | (+48) 77 444 79 00 | ||
| Fakso de estraro | (+48) 77 444 79 03 | ||
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.brzeg-powiat.pl/ | ||
La distrikto Brzeg - pole powiat brzeski (la urbonomo estas adjektivigita) - estas distrikto en la provinco Opolio de Pollando. Administra centro estas la urbo Brzeg (germane Brieg). Ĝis la jaro 1945 la distrikta teritorio kaj ankaŭ ties ĉefurbo apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. Fine de 2023 en la distrikto vivis 86 416 loĝantoj sur areo de 876,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 99 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Nysa, distrikto Opole, distrikto Namysłów, distrikto Oława kaj distrikto Strzelin.
Membraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La membraj komunumoj de la distrikto krom la centra urbo Brzeg (germane Brieg) estas la pliaj urboj Grodków (Grottkau) kaj Lewin Brzeski (Löwen), krome la tri kamparaj komunumoj Lubsza (Leubusch), Olszanka (Alzenau) kaj Skarbimierz (Hermsdorf).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
La centra placo de de Brzeg/Brieg
-
Pordego de la urba kastelo
-
Labirinto en la kastela ĝardeno
