Distrikto Chojna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Chojna
Pola nomo powiat chojeński (ĝis 1975), germane Kreis Königsberg in der Neumark (ĝis 1945)
Distrikto
Provinco Okcidenta Pomerio
Ĉefurbo Dębno (germane Neudamm)
Kvanto de komunumoj:
    urbaj -
    urbo-kampaj -
    kampaj -
Areo 1325 km2
Loĝantaro 53000 (en 1973)
Loĝdenso 40/km2
vdr

La Distrikto Chojna pole powiat chojeński (ĝis 1975), germane Kreis Königsberg in der Neumark (ĝis 1945) - ĝis la jaro 1975 estis distrikto en la provinco Okcidenta Pomerio de Pollando. Administra centro estis la urbo Dębno (germane Neudamm), kvankam la distrikto nomatis laŭ la urbo Chojna (germane Königsberg in der Neumark). Ĝis la jaro 1945 la teritorio apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj.

La malnovurbo de Chojna kun la Maria-preĝejo