Distrikto Dornbirn
Aspekto
| Distrikto Dornbirn | |
| Mapo | |
| distrikto de Aŭstrio | |
|---|---|
| Statistikaĵoj | |
| Ŝtato | |
| Federacia lando | |
| Regiono | Orientaj Alpoj |
| Ĉefurbo | Dornbirn |
| Areo | 172,37 km² |
| Loĝantaro | 94 143 loĝantoj (en 2025) |
| Loĝdenso | 546 loĝantoj/km² |
| Horzono | UTC+1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
| Retejo | Oficiala retejo |
La distrikto Dornbirn (germane Bezirk Dornbirn) troviĝas en la nordokcidenta parto de la aŭstria federacia lando Vorarlbergo. Distrikta ĉefurbo estas Dornbirn. Laŭ la stato de 2025 en la distrikto vivis 94 143 loĝantoj sur areo de 172,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 546 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la kantono Sankt-Galo de Svislando, kun distrikto Feldkirch kaj distrikto Bregenz.
Komunumoj en la distrikto
[redakti | redakti fonton]La distrikto konsistas el la unuopaj komunumoj Dornbirn, Hohenems kaj Lustenau.

1 Dornbirn
2 Hohenems
3 Lustenau
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||
