Saltu al enhavo

Distrikto Głogów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Głogów
Pola nomo powiat głogowski
Flago Blazono
Situo en regiono
Mapo
distrikto
Provinco Malsupra Silezio
Ĉefurbo Głogów
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj -
    kampaj 5
Urbeco 79,15
Areo 443.06 km2
Loĝantaro 85386 (en 2023)
Loĝdenso 193/km2
Aŭtokodo DGL
TERYT 5.02.02.03.00.0
Estro Jarosław Dudkowiak (ekde kiam?)
Adreso de estraro ul. Sikorskiego 21
Retpoŝto de estraro starosta.dgl.@powiatypolskie.pl
Poŝtkodo de estraro 67-200
Telefono de estraro 76 72-82-800
Fakso de estraro 76 72-82-817
Retpaĝaro de distrikto Oficiala retejo
vdr

La distrikto Głogów - pole powiat głogowski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Malsupra Silezio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Głogów. Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Glogau.

Fine de 2023 en la distrikto vivis 85 386 loĝantoj sur areo de 443,06 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 193 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Polkowice, distrikto Lubin, distrikto Góra, distrikto Nowa Sól kaj distrikto Wschowa.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]



}