La eksa distrikto Jelenia Góra - polepowiat jeleniogórski - ekde 2021 nomata Distrikto Gigantmontaro - polepowiat karkonoski - estas distrikto en la provinco (vojevodio)Malsupra Silezio de Pollando, evidente nun nomata laŭ la Gigantmontaro (germane: Riesengebirge, pole: Karkonosze, ĉeĥe: Krkonoše). Administra centro estas la samnoma urbo Jelenia Góra, kiu tamen ne apartenas al la distrikta teritorio, sed nur preskaŭ plene ĉirkaŭatas de ĝi. Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Hirschberg. Fine de 2023 en la distrikto vivis 60 744loĝantoj sur areo de 628,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 97 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Jawor, Jelenia Góra, distrikto Kamienno Góra, distrikto Lwówek Śląski, distrikto Złotoryja kaj Ĉeĥio.