Municipo Gulbene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Gulbene)
municipo Gulbene
latve Gulbenes novads
municipo
Stāmeriena palaco
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Vidzeme
Ŝoseo P27 Smiltene-Gulbene
 - Ŝoseo P37 Pļaviņas-Gulbene
 - Ŝoseo P35 Gulbene-Viļaka-Pitalovo
 - Ŝoseo P36 Rēzekne-Gulbene
Urbo Gulbene
Riveroj Gauja, Tirza, Pededze
Ĉefurbo Gulbene
Plej alta punkto
 - alteco 235 m s. m.
Areo 1 872 km² (187 200 ha)
Loĝantaro 19 619 (2021[1])
Denseco 10,48 loĝ./km²
Estiĝo 2009
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-033
Vikimedia Komunejo: Gulbenes novads
Retpaĝo: gulbene.lv

La distrikto > municipo Gulbene (latve Gulbenes novads) estas distrikto en okcidenta Latvio. La distrikto estis kreita en 2009 en la lastaj limoj de iama distrikto Gulbene (latve Gulbenes rajons). La centro de la distrikto situas en Gulbene.

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Balvi, sude distrikto Madona, norde distrikto Alūksne kaj distrikto Smiltene, kaj okcidente distrikto Cēsis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 13-a jarcento, la teritorio de la distrikto apartenis al la latgalaj ŝtatoj Tālava kaj Atzele.[2] Skribfontoj unue mencias la Gulbene kasteldistrikto (Gulbana) en la Tālava dividadinterkonsento (1224) inter Ordeno de Glavofratoj kaj la episkopo de Rigo.

De la 13-a ĝis la 16-a jarcento, la distrikto situis ĉe la latva fino de la Riga Arkidiocezo. Ekde la Livonia Milito, Gulbene kasteldistrikto en 1562 estis inkludita en la Duklando de Pārdaugava, apartenanta al la Polaj-Litovaj ŝtato. En 1629 Svedio konkeris la distrikto.

En 1772 Rusia Imperio aneksis la distrikto. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

En la nordokcidenta parto de la distrikto troviĝas la valo Vidusgauja , okcidente - Vidzeme Centra Altebenaĵo kun altecoj superantaj 200 m super marnivelo (ĝis 235 m), en la centra parto Gulbene montetoj, larĝa 5–10 km kaj 120–170 m alta (Beļava kasteltumulo 178 m), en la sudo malgrandaj krestoj (inkluzive de Liedes montoj),[3] en la sudoriento la Lubāna ebenaĵo. Mineraloj: argilo, sablo, gruzo, dolĉakva kalko, torfo (Lielais Mārku purvs).[2]

Averaĝa temperaturo en januaro -6  °C, en julio +16,5  °C. Precipitaĵo 600 mm jare.[2]

Gravaj riveroj:

Grandaj lagoj: Ludza (2,8 km²), Ušurs (1,6 km²).[2]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Distrikto Gulbene havas 19 619 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 10,5 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[4][5]
1. Gulbene Urbo - 7407
2. Litene Vilaĝo Litenes 663
3. Lizums Vilaĝo Lizuma 577
4. Stāķi Vilaĝo Stradu 483
5. Ranka Vilaĝo Rankas 461
6. Lejasciems Vilaĝo Lejasciema 460
7. Jaungulbene Vilaĝo Jaungulbenes 440
8. Šķieneri Vilaĝo Stradu 352
9. Stari Vilaĝo Daukstu 293
10. Vecstāmeriena Vilaĝo Stāmerienas 249

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urbo (pilsēta)[redakti | redakti fonton]

Gulbenes pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Beļavas pagasts, Daukstu pagasts, Druvienas pagasts, Galgauskas pagasts, Jaungulbenes pagasts, Lejasciema pagasts, Litenes pagasts, Lizuma pagasts, Līgo pagasts, Rankas pagasts, Stāmerienas pagasts, Stradu pagasts, Tirzas pagasts.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, pp. 3-674.
  3. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p. 1-395.
  4. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  5. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)