La distrikto Harburg (germaneLandkreis Harburg) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la urbo Winsen (ĉe rivero Luhe).
La distrikto havas areon de 1.244 km², kaj fine de decembro 2019 ĝi havis 254 431 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
La distrikta teritorio troviĝas tuj sude de Hamburgo kaj inkluzivas plurajn el la antaŭurboj de la urbego. La sudo de la distrikto apartenas al vasta naturprotektata erikejo.