Distrikto Hrubieszów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Hrubieszów
Pola nomo powiat hrubieszowski
Blazono
Situo en regiono
Mapo
Provinco Lublinio
Ĉefurbo Hrubieszów
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj -
    kampaj 7
Urbeco 26,86
Areo 1269,45 km2
Loĝantaro 62847 (en 2019)
Loĝdenso 48/km2
Aŭtokodo LHR
TERYT 3.06.08.04.00.0
Estro Aneta Karpiuk (ekde 2020)
Adreso de estraro ul. Mjr. H. Dobrzańskiego Hubala 1
Poŝtkodo de estraro 22-500
Telefono de estraro 84 696-568
Fakso de estraro 84 696-38-56
Retpaĝaro de distrikto http://www.hrubieszow.pl/starostwo
Information icon.svg
vdr

Distrikto Hrubieszów - pole powiat hrubieszowski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando, kreita en 1999 kadre de administra reformo. La distrikta teritorio oriente limas al Ukrainio. Ĝia sidejo estas la urbo Hrubieszów. Fine de 2019 en la distrikto vivis 62 847 loĝantoj.

La distrikton konsistas jenaj komunumoj:

  • urbaj: Hrubieszów
  • vilaĝaj: Dołhobyczów, Horodło, Hrubieszów, Mircze, Trzeszczany, Uchanie, Werbkowice
  • urboj: Hrubieszów

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la germana okupado kadre de la dua mondmilito la distrikto eniris la Ĝeneralan Gubernion.

28.11.1942: Krimo kontraŭ la homaro: kadre de Generalplan Ost, nokte de la 27-a/28-a de novembro, el la regiono de Zamość germanoj komencis amasan deportadon de poloj el la distriktoj: Biłgorajski, Hrubieszowski, Tomaszowski kaj Zamojski

En la jaroj 1943-44 banderanoj murdis 14 polojn, inkluzive de unujara infano, kaj du vundis.

Ĝis 1975 al la distrikto apartenis ankaŭ komunumoj: Białopole, Dubienka (nun en la distrikto Chełmski) kun Grabowiec kaj Miączyn (nun en la distrikto Zamość).

Internacia incidento[redakti | redakti fonton]

La 15-an de novembro 2022 pro rusa pripafado de apudlimaj kun Pollando ukrainaj urboj, kiel Kovel, Lvovo, Ivanofrankivsk kaj aliaj, du raketoj falis al pola teritorio, apartenanta al Eŭropa Unio, mortigante en Przewodów ĉe grensekigejo ties laborantojn, magazeniston kaj ŝoforon. La viktimoj estis en la aĝo de 60 kaj 62 jaroj, unu aktive helpis al ukrainaj rifuĝintoj. Postlasita kavego profundas je kelkaj metroj kaj larĝas pli ol dekkelkajn metrojn.

Noktomeze ĉefministro Mateusz Morawiecki konfirmis ke la eksplodo estis kaŭzita de rusa raketo. La 16-an de novembro CNN informis, ke NATO-aviadilo fluganta apud ukraina landlimo per radaro observis raketon falintan sur Pollando, estro de komunumo Dołhobyczów anoncis kvartagan funebron. Sian helpon klarigi la cirkonstancoj interalie deklaris NATO. Laŭ plia oficiala informo de pola registaro la raketo estis elpafita de ukraina kontraŭaviadila defendo. La 17-an de novembro alvenas ukrainaj spertuloj por kunesplori la kazon. La 18-an kaj 19-an de novembro okazos ŝtataj entombigoj de la polaj viktimoj de rusa agreso al Ukranio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]