Saltu al enhavo

Distrikto Innsbruck-Land

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La distrikto Innsbruck aŭ formale Innsbruck Land (germane: Bezirk Innsbruck Land) troviĝas en la centra parto de la post la Unua Mondmilito dividita aŭstria federacia lando Tirolo. Distrikta ĉefurbo estas la samnoma loĝloko Insbruko, kiu tamen mem konsideratas eksterdistrikta urbo kaj do ĉirkaŭatas de, sed ne apartenas al, la distrikta areo. Laŭ la stato de 2025 en la distrikto vivis 186 743 loĝantoj sur areo de 1 990,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 94 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Garmisch-Partenkirchen, Innsbruck, distrikto Schwaz, distrikto Imst kaj Sudtirolo. Ĝi kiel la sep aliaj distriktoj de la federacia lando Tirolo apartenas al la Eŭropa Regiono Tirolo-Sudtirolo-Trentino.

Komunumoj en la distrikto

[redakti | redakti fonton]

Lokaj esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]