Distrikto Jędrzejów
| Distrikto Jędrzejów | |||
| Pola nomo | powiat jędrzejowski | ||
| Genitivo de la nomo | powiatu jędrzejowskiego | ||
|
| |||
| distrikto | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Sanktakrucio | ||
| Ĉefurbo | Jędrzejów | ||
| Kvanto de komunumoj: | |||
| urbaj | - | ||
| urbo-kampaj | 3 | ||
| kampaj | 6 | ||
| Urbeco | 30,61 | ||
| Areo | 1257.17 km2 | ||
| Loĝantaro | 81371 (en 2023) | ||
| Loĝdenso | 65/km2 | ||
| Aŭtokodo | TJE | ||
| TERYT | 3.26.34.02.00.0 | ||
| Estro | Paweł Faryna (ekde kiam?) | ||
| Adreso de estraro | ul. 11 Listopada 83 | ||
| Poŝtkodo de estraro | 28-300 | ||
| Telefono de estraro | 41 386-37-41 | ||
| Fakso de estraro | 41 386-37-41 | ||
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.jedrzejow.pl | ||
La distrikto Jędrzejów - pole powiat Jędrzejowski - estas administra distrikto de Pollando. Ĝi apartenas al la provinco aŭ historie vojevodio Sanktakrucio. Administra centro estas la samnoma urbo Jędrzejów. Fine de 2023 en la distrikto vivis 81 371 loĝantoj sur areo de 1 257,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 65 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Włoszczowa, distrikto Kielce, distrikto Pińczów, distrikto Miechów kaj distrikto Zawiercie.
Dua mondmilito
[redakti | redakti fonton]11.11.1939: Kadre de Operaco Reinhardt taĉmento de nazia Germanio pafmortigis 44 judojn de malliberejo en Wiśnicz
26.07.1943: Taĉmento de Kamparanaj Batalionoj barikadis ŝoseon per lignoblokoj organizante embuskon inter Włoszczowa kaj Nagłowice — oni akiris 2 aŭtomobilojn (kiujn bruligis), 2 maŝinpafilojn, 4 mitraletojn, 16 fusilojn, 8 germanoj pereis, 12 estis vunditaj
21.07.1944: Partizanaj taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj kaj Pola Enlanda Armeo batalis kontraŭ taĉmentoj de Wehrmacht. Plano de ilia malarmigo malsukcesis. 7 germanoj pereis kaj kelkaj estis vuditaj, ĉe la pola flanko unu mortigita kaj 2 vunditaj. Malgraŭ damaĝo de fervoja trako alvenis malamika trajno kun helpo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
