Distrikto Kecskemét
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Distrikto Kecskemét (hungare Kecskeméti járás) estas hungara distrikto en departemento Bács-Kiskun. Ĝi situas sur ebenaĵo en la norda parto de la departemento, en la meza parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Kecskemét, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ aliaj 2 urboj, la ceteraj 13 estas vilaĝoj.
La areo estas 1212,21 km², kie loĝas 156 413 homoj. La loĝantoj laboras en Kecskemét ĉefe en la industrio kaj servoj, en la ceteraj komunumoj precipe pri agrikulturo. La areo estas fama pri brasiko.
Historio[redakti | redakti fonton]
Tiu distrikto funkciis jam en la historio, tamen ĝi ne funkciis inter 1983-2013. El la komunumoj nur la duono havas memstarajn administradojn.
Komunumoj[redakti | redakti fonton]
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Kecskemét
- aliaj urboj:
- Kerekegyháza, kiu administras ankaŭ vilaĝon Fülöpháza
- Lajosmizse, kiu administras ankaŭ vilaĝon Felsőlajos
- vilaĝoj:
- Ágasegyháza
- Ballószög
- Helvécia
- Jakabszállás
- Kunszállás, kiu administras ankaŭ vilaĝon Fülöpjakab
- Ladánybene, kiu administras ankaŭ vilaĝon Kunbaracs
- Nyárlőrinc
- Orgovány
- Városföld
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio