Distrikto Kiskunfélegyháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Distrikto Kiskunfélegyháza (hungare Kiskunfélegyházi járás) estas hungara distrikto en departemento Bács-Kiskun. Ĝi situas sur ebenaĵo en la nordorienta parto de la departemento.

Distrikto Kiskunfélegyháza en Hungario
Aerfoto pri Bugac

La distrikta ĉefurbo estas Kiskunfélegyháza, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ grandvilaĝo, la ceteraj 4 estas vilaĝoj.

La areo estas 582,37 km², kie loĝas 37 292 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo (fruktoj, tritikoj kaj ties prilaborado) kaj bestobredado. En tiu distrikto situas Nacia parko "Bugac", kie oni prezentas la malnovan bestobredadon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu distrikto funkciis jam en la historio, tamen ĝi ne funkciis inter 1983-2013. Tiam anstataŭ distriktoj subregionoj funkciis.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio