Distrikto Kleve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Duseldorfo
regiona ligo: Rejnlando
administra sidejo: Kleve
areo: 1232 km²
loĝantoj: 319 290 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: KLE (Kleve) GEL (Geldern)
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Kleve situas en la nordokcidento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Kleve. Geografie la distrikto estas parto de la regiono Niederrhein.

Najbaras la provinco Gelderland de Nederlando norde, la germanaj distriktoj Borken nordoriente, Wesel oriente kaj Viersen sude plus okcidente la provinco Limburg de Nederlando.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 16 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj
  1. Emmerich am Rhein (31 544)
  2. Geldern (34 298)
  3. Goch (35 270)
  4. Kalkar (14 191)
  5. Kevelaer (28 232)
  6. Kleve (53 388)
  7. Rees (21 475)
  8. Straelen (16 365)
Neurbaj komunumoj
  1. Bedburg-Hau (13 341)
  2. Issum (12 364)
  3. Kerken (12 750)
  4. Kranenburg (11 181)
  5. Rheurdt (6566)
  6. Uedem (8513)
  7. Wachtendonk (8225)
  8. Weeze (11 587)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]