Distrikto Lefkoşa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Lefkoşa
Distrikto de la Turka Respubliko de Norda Kipro • elektodistrikto [+]

LandoKipro

ĈefurboNord-Nikozio
- koordinatoj35° N, 33° O (mapo)35.200733.4474Koordinatoj: 35° N, 33° O (mapo)
Areo502,19 km² (50 219 ha) [+]

Loĝantaro94 824 [+] (2011)
Denseco188,82 loĝ./km² [+] [+]

Distrikto Lefkoşa (Tero)
Distrikto Lefkoşa (Tero)

Distrikto Lefkoşa (Kipro)
Distrikto Lefkoşa (Kipro)
DEC
Distrikto Lefkoşa
Distrikto Lefkoşa

Map
Distrikto Lefkoşa
vdr
situo de la distrikto Lefkoşa en Norda Kipro

La distrikto Lefkoşa estas administra unuo de la Turka Respubliko Norda Kipro, oficiale rekonita nur fare de Turkio. Ĝi estas dividita je subdistriktoj Lefkoşa kaj Değirmenlik.[1] Administra centro de la distrikto estas la norda parto de la dividita urbo Nikozio, greke nomata Λευκωσία [Lefkosía], turke Lefkoşa. En 2006 en la distrikto vivis 85 579 loĝantoj - 32,3 procentaĵoj de la tuta loĝantaro de Norda Kipro.[1] La plej altranga oficulo de la distrikto turke laŭ tradicia titolo de la Otomana Imperio nomatas kaymakam. Laŭ kompreno de la registaro de la greklingva Respubliko Kipro kaj de la Eŭropa Unio, la teritorio estas la nordorienta parto de la kipra distrikto Nikozio (la nordokcidenta parto de ĝi laŭ tiu kompreno estas la distrikto Güzelyurt same en la Turka Respubliko Norda Kipro). La por la turka respubliko grava flughaveno Ercan estas parto de la distrikta areo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]