Municipo Limbaži

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Limbaži)
municipo Limbaži
latve Limbažu novads
municipo
Veczemju klifoj
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Vidzeme
Ŝoseo E67 Rigo-Talino
 - Ŝoseo P9 Ragana-Limbaži
 - Ŝoseo P11 Tūja-Valmiera
 - Ŝoseo P15 Ainaži-Valmiera
Urboj Limbaži, Salacgrīva, Aloja, Staicele, Ainaži
Riveroj Salaca, Vitrupe, Svētupe, Brasla
Ĉefurbo Limbaži
Areo 2 441 km² (244 100 ha)
Loĝantaro 28 546 (2021[1])
Denseco 11,69 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-054
Vikimedia Komunejo: Limbaži Municipality
Retpaĝo: limbazi.lv

La municipo Limbaži (latve Limbažu novads) estas municipo en norda Latvio. La municipo estis kreita en 2021 preskaŭ en la lastaj limoj de iama distrikto Limbaži (latve Limbažu rajons, 1950-2009), ekskludi paroĥon Lēdurga, donita al distrikto Sigulda, per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 3 iamaj pli malgrandaj municipoj (latve Limbažu novads, Alojas novads, Salacgrīvas novads). La centro de la municipo situas en Limbaži.

Ĝiaj najbaraj municipoj estas oriente municipo Cēsis kaj municipo Valmiera, sude municipo Saulkrasti kaj municipo Sigulda, norde Estonia Pärnumaa, kaj okcidente Golfo de Rigo de Balta Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la municipo estas loĝata ekde la 2-a jarmilo a.K. En la 10-a ĝis 13-a jarcentoj la municipo estis la parto de la livonoj ŝtato de Metsepole, tra kiu komercvojo kondukis de Turaida ĝis Viljandi. En la 13-a jarcento, la teritorio estis inkludita en la Livonia Riga Arkidiocezo. Post la Livonia milito, ĝi venis sub polan-litovan regon en Pārdaugava Duklando, kaj post 1627 sub svedia regado.[2] En 1721 la teritorio estis konkerita de la Rusia imperio, en 1918 ĝi iĝis sub Latvia kontrolo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La okcidenta parto de la municipo situas en la Marborda malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene). La marbordo estas okupata de strio de arbaro kaj marbordaj herbejoj, kiuj atingas la akvon en la nordo proksime de Kuiviži. Plurloke ĉe la marbordo (Dunte, Liepupe, Tūja, Ķurmrags) densaj rokaj amasoj, kelkloke ĉe la bordo sabloŝtonaj nudrokoj (Veczemju klifoj). Oriente de la maro estas la Metsepole ebenaĵo kun multaj praaj rivervaloj (Vitrupe, Svētupe, Vangmuiža), kiuj enhavas serion da lagoj.[3] La ondiĝanta Limbaži altebenaĵo en la suda parto de la distrikto. En la orienta parto, la distrikto estas trafita per Augstroze montetoj en la sudo (Cēsu kalns 126 m) kaj Burtnieka ebenaĵo en la nordo. Mineraloj: argilo (Tūja, Pāle, Pociems, Viļķene, Vīķi), gruzo (Kaijciems, Lauvas, Lielezers, Tūja), sablo (Katvari, Pociems, Tiegaži), torfo (Puikules-Tēvgāršas, Kodu-Kapzemes, Laugas, Aģes marĉoj), koto (Dūņezers). Grundoj - tipe podzoligitaj (pli proksime al la marbordo), malforte kaj modere podzoligitaj gazonoj, gazonbruno kaj marĉo.[3] Arbaroj kovras proksimume duonon de la municipa areo, marĉoj ĉirkaŭ 8%.[2]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Averaĝa temperaturo: -5  °C en januaro, +17  °C en julio. Precipitaĵo en la okcidenta parto estas 550–600 mm jare, en la orienta parto ĝis 800 mm.[2]

Akvoj[redakti | redakti fonton]

La plej multaj el la riveroj fluas rekte en la maron - Salaca, Vitrupe, Svētupe, Aģe. Sudorienta rivero Brasla, alfluanto de Gauja.[4]

49 lagoj pli grandaj ol 1 ha. Plej granda: Augstrozes Lielezers 4 km², Limbažu Lielezers 2,6 km².

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La municipo Limbaži havas 28 546 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 12,8 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[5][6]
1. Limbaži Urbo 7182
2. Salacgrīva Urbo 2706
3. Aloja Urbo 1100
4. Staicele Urbo 875
5. Skulte Vilaĝo Skultes 823
6. Ainaži Urbo 721
7. Ozolaine Vilaĝo Limbažu 676
8. Umurga Vilaĝo Umurgas 472
9. Viļķene Vilaĝo Viļķenes 454
10. Svētciems Vilaĝo Salacgrīvas 346

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urbo (pilsēta)[redakti | redakti fonton]

Ainažu pilsēta, Alojas pilsēta, Limbažu pilsēta, Salacgrīvas pilsēta, Staiceles pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Ainažu pagasts, Alojas pagasts, Braslavas pagasts, Brīvzemnieku pagasts, Katvaru pagasts, Liepupes pagasts, Limbažu pagasts, Pāles pagasts, Salacgrīvas pagasts, Skultes pagasts, Staiceles pagasts, Umurgas pagasts, Vidrižu pagasts, Viļķenes pagasts.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 2,2 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, p. 6-184.
  3. 3,0 3,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p. 2-383.
  4. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  6. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)