Distrikto Miechów
Aspekto
| Distrikto Miechów | |||
| Pola nomo | powiat miechowski | ||
|
| |||
| distrikto | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Malgrandpollando | ||
| Ĉefurbo | Miechów | ||
| Kvanto de komunumoj: | |||
| urbaj | - | ||
| urbo-kampaj | 1 | ||
| kampaj | 6 | ||
| Urbeco | 23,2 | ||
| Areo | 676.73 km2 | ||
| Loĝantaro | 46858 (en 2023) | ||
| Loĝdenso | 69/km2 | ||
| Aŭtokodo | KMI | ||
| TERYT | 2.12.15.08.00.0 | ||
| Estro | Jacek Kobyłka (ekde kiam?) | ||
| Adreso de estraro | ul. Racławicka 12 | ||
| Poŝtkodo de estraro | 32-200 | ||
| Telefono de estraro | 41 382-11-10 | ||
| Fakso de estraro | 41 382-11-18 | ||
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.miechow.pl | ||
La distrikto Miechów - pole powiat miechowski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Malgrandpollando de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Miechów. Fine de 2023 en la distrikto vivis 46 858 loĝantoj sur areo de 676,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 69 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Proszowice, distrikto Krakova, Distrikto Olkusz, distrikto Zawiercie, distrikto Jędrzejów, distrikto Pińczów kaj distrikto Kazimierza.
Dua mondmilito
[redakti | redakti fonton]- ekster kunteksto de historia ĉapitro -
- 18.10.1943: En vilaĝo Maciejów (komunumo Słaboszów) ĝendarmoj de la okupanta Tria Regno matene pafmortigis 12 gejunulojn pro helpado al partizanoj, kiujn oni forprenis de loĝejoj kaj surloke murdis.
- 6.01. 1944: En Książ Wielki taĉmento de la okupanta Tria Regno ekzekutis, pro nutro-helpo de partizanoj, 12 personojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

