Distrikto Monor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Distrikto Monor (hungare Monori járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest. Ĝi situas en Granda Hungara Ebenaĵo en la meza parto de la departemento (en la meza parto de Hungariio).

Distrikto Monor en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Monor, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 2 aliaj urboj, la ceteraj 8 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 329,81 km², kie loĝas 64 227 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj, (fruktoj, legomoj) kaj bredadoj, krome multaj laboras en Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence „Distrikto Pest” funkciis ankaŭ en tiu areo. Monor mem ricevis statuson distrikta ĉefurbo jam en 1886. Ĝis 1950 ĝi apartenis al departemento Pest-Pilis-Solt-Kiskun. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]