Distrikto Mosonmagyaróvár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Distrikto Mosonmagyaróvár [moŝonmadjarOvAr] (hungare Mosonmagyaróvári járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ Danubo en la plej norda parto de la departemento (en la nordokcidenta parto de la lando).

Distrikto Mosonmagyaróvár en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Mosonmagyaróvár, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ aliaj 2 urboj kaj grandvilaĝo, la ceteraj 22 estas vilaĝoj.

La areo estas 899,97 km², kie loĝas 72 839 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, legomoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1923 ĝi apartenis al departemento Moson, ĝis 1939 la distrikta ĉefurbo estis ’’Magyaróvár’’. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio