Distrikto Nalut
| Distrikto Nalut | ||
|---|---|---|
| Distrikto | ||
| distrikto de Libio [+] | ||
| Lando | Libio | |
| Ĉefurbo | Nalut | |
| - koordinatoj | 32° N, 11° O (mapo)31.83333333333311.333333333333Koordinatoj: 32° N, 11° O (mapo) | |
| ISO 3166-2 | LY-NL | |
![]() |
||
| Distrikto Nalut | ||
Nalut (arabe نالوت, latinliterigo laŭ DMG Nālūt) estas distrikto de Libio, en la centra nordo de la lando. La distrikta ĉefurbo estas la samnoma urbo Nalut. La teritorio estas parto de la historia regiono Tripolio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]En la tuta distrikta teritorio laŭ statistikaj informoj el la jaro 2006 vivas proksimume 93 000 loĝantoj sur areo de pli-malpli 65 000 km².
En la okcidento la distrikto limas al Tunizio. Enlande ĝi limas al la sekvaj libiaj distriktoj:
- An Nukat Al Ĥams - norde
- Al Ĝabal Al Garbi - oriente
- Uedo Aŝ Ŝati - sude
Administra historio
[redakti | redakti fonton]
En la tuta distrikta teritorio laŭ la stato de la jaro 2003 vivis 86 801 loĝantoj sur areo de tiutempe sume 13 300 km². Kadre de la administra reformo de 2007, la sude najbara kaj kompare multe pli granda distrikto Gadames estis integrigita.
Bengazi | Al Butnan | Darna | Al Ĝabal Al Aĥdar | Al Ĝabal Al Garbi | Al Ĝifara | Al Ĝufra | Gat | Al Kufra | Al Marĝ | Misrata | Al Murgub | Murzuk | Nalut | An Nukat Al Ĥams | Sabha | Sirto | Tripolo | Uedo Al Haja | Uedo Aŝ Ŝati | Al Ŭahat | Az Zaŭija





