La distrikta teritorio pli-malpli identas kun la ofica teritorio "Amt Ottweiler" de la historia graflando Saarbrücken. Post la Viena Kongreso la graflando estis donita al administrado de la fora reĝlando Prusio. Dum 1816 la administristoj de Prusio dividigis siajn provincojn en distriktarojn kaj distriktojn - tiel ekestis la distrikto Ottweiler ene de la distriktaro Trevero kadre de la prusia provinco Rejnlando. Post la Unua Mondmilito la Sarlando kaj kune la distrikto Ottweiler estis fortranĉita de la resta teritorio de la Germana Regno kaj ekde la jaro 1920 administriĝis de la Ligo de Popoloj. Dum 1946 la distriktaj limoj iom ŝanĝiĝis, kaj dum 1974 la teritorio estis renomumita "distrikto Neunkirchen". La distrikta administrejo tamen restis en Ottweiler. Ekde tiam la distrikto havas ĉefurbon en Neunkirchen kaj administran sidejon en Ottweiler. Post fino de administra reformo la distrikto ankoraŭ ampleksas 7 komunumojn, el inter tiuj 2 urboj. La plej granda distrikta urbo estas Neunkirchen, la dua plej granda urbo de Sarlando.