Distrikto Norda Saksio
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Saksio |
Administra urbo: | Torgau |
Areo: | 2 020 km² |
Loĝantoj: | 197 673 (fine de 2018) |
Loĝantoj po km²: | 101 |
Aŭtokodoj: | TDO, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj DZ, EB, OZ, TG kaj TO |
Komunumoj: | 30 |
La distrikto Norda Saksio (germane Landkreis Nordsachsen) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Torgau. La distrikto kovras areon de 2 020 km², kaj fine de decembro 2018 ĝi havis 197 673 loĝantojn.
La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Torgau-Oschatz kaj Delitzsch. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Leipzig - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
|
|