Distrikto Nowe Miasto
| Distrikto Nowe Miasto | ||
| Pola nomo | powiat nowomiejski | |
|
| ||
| distrikto | ||
|---|---|---|
| Provinco | Varmio-Mazurio | |
| Ĉefurbo | Nowe Miasto Lubawskie (germane Neumark in Westpreußen) | |
| Kvanto de komunumoj: | ||
| urbaj | 1 | |
| urbo-kampaj | - | |
| kampaj | 4 | |
| Urbeco | 25,6 | |
| Areo | 695.01 km2 | |
| Loĝantaro | 43822 (en 2019) | |
| Loĝdenso | 63/km2 | |
| Aŭtokodo | NNM | |
| TERYT | 6.28.35.12.00.0 | |
| Estro | Edward Żuralski (ekde majo 2024), antaŭe Andrzej Ochlak (2015-2024) | |
| Adreso de estraro | Rynek 1 | |
| Poŝtkodo de estraro | 13-300 | |
| Telefono de estraro | 56 472-42-20 | |
| Fakso de estraro | 56 472-42-22 | |
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.powiat-nowomiejski.pl | |
La distrikto Nowe Miasto - pole powiat nowomiejski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Nowe Miasto Lubawskie. Ĝis la jaro 1945 la distrikta teritorio estis germanlingva, ĝis la jaro 1920 ĝi administre apartenis al la Germana Regno kaj estis parto de la regiono Okcidenta Prusio, rekte najbara al la historia regiono Orienta Prusio, kiu ankoraŭ restis germania ĝis 1945. La distrikta ĉefurbo ĝis la jaro 1920 oficiale nomiĝis Neumark in Westpreußen, kaj tenis tiun nomon en la lingvouzo de la lokaj germanoj, kiuj en 1920 ne estis devigitaj forlasi la hejmregionon, kvankam nemalmultaj libervole forloĝiĝis, nur inter 1945 kaj 1947 estis perforte forpelitaj, cele al etna purigo de la regiono. Fine de 2019 en la distrikto vivis 43 822 loĝantoj sur areo de 695,01 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 63 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Iława (Eylau), distrikto Działdowo (Soldau), distrikto Brodnica (Strasburg in Westpreußen, Strasburg an der Drewenz) kaj distrikto Grudziądz (Graudenz).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

