Saltu al enhavo

Distrikto Nowy Dwór Gdański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Nowy Dwór Gdański
Pola nomo powiat nowodworski
Flago Blazono
Situo en regiono
Distrikto
Provinco Pomeria provinco
Ĉefurbo Nowy Dwór Gdański
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj 1
    kampaj 3
Urbeco 31,79
Areo 652,75 km2
Loĝantaro 35 580 (en 2019)
Loĝdenso 54,51/km2
Aŭtokodo GND
TERYT 6.22.29.10.00.0
Estro Jacek Gross
Adreso de estraro ul. Sikorskiego 23
Poŝtkodo de estraro 82-100
Telefono de estraro 55 247-36-71
Fakso de estraro 55 247-36-70
Retpaĝaro de distrikto http://www.nowydworgdanski.pl
vdr

Distrikto Nowy Dwór - pole powiat nowodworski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Pomerio de Pollando, situanta ĉe la balta maro. Distrikta centro estas la urbo Nowy Dwór Gdański. Fine de 2019 en la distrikto vivis 35 580 loĝantoj.

La distrikta teritorio ĉirkaŭ la centra urbo Tiegenhof ekde 1772 apartenis al la provinco Okcidenta Prusio de la ĝermanlingva ŝtato Prusio. De 1818 ĝis 1920 la komunumoj apartenis al la germanlingva distrikto Kreis Marienburg, tiam ili venis al la distrikto Landkreis Großes Werder kun la urbo Tiegenhof kiel distrikta centro. Kiam la armeo de Nazia Germanio konkeris la regionon komence en septembro 1939, komence de la dua mondmilito, per dekreto instaliĝis okupa provinco Dancigo-Okcidenta Prusio, kiu ekzistis ĝis januaro 1945. Malhonora simbolo de tiu milita okupado estis la nazia koncentrejo Stutthof en la distrikto. En 1946 la urbo kaj distrikto per la komisiono por trovo de loknomoj ricevis novan nomon Nowy Dwór, kaj iĝis parto de la Pola Popola Respubliko instalita de la sovetuniaj regantoj. Kompreneble la homoj en la distrikto same suferis pro la unua kaj dua mondmilitoj kiel tuta Eŭropo kaj ankaŭ dum la sekvaj komunismaj jaroj de la Pola Popola Respubliko.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Nowy Dwór Gdański