La distrikto Osterode (germaneLandkreis Osterode am Harz) ĝis oktobro 2016 estis administra unuo en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, rande de la mezmontaro Harco. Administra centro estis la samnoma urbo Osterode. Laŭ loĝantoj la dua plej granda urbo de la regiono estis la urbo Herzberg, sidejo de la Esperanto-institucio Interkultura Centro Herzberg. La 1-an de novembro 2016 ĝi unuiĝis kun la najbara distrikto Göttingen.
La distrikto havis areon de 635 km², kaj fine de 2015 ĝi havis 73 885 loĝantojn.