Saltu al enhavo

Distrikto Ostrów en Mazovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Ostrów en Mazovio
Pola nomo powiat ostrowski
Blazono
Situo en regiono
Mapo
distrikto
Provinco Mazovio
Ĉefurbo Ostrów Mazowiecka
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj 1
    kampaj 9
Urbeco 32,29
Areo 1200 km2
Loĝantaro 68638 (en 2023)
Loĝdenso 57/km2
Aŭtokodo WOR
TERYT 1.14.19.16.00.0
Estro Zbigniew Chrupek (ekde kiam?)
Adreso de estraro ul. 3 Maja 68
Poŝtkodo de estraro 07-300
Telefono de estraro 29 745-18-86
Fakso de estraro 29 746-22-32
Retpaĝaro de distrikto http://www.powiatostrowmaz.pl
vdr

Distrikto Ostrów - pole powiat ostrowski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Mazovio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Ostrów Mazowiecka. Fine de 2023 en la distrikto vivis 68 638 loĝantoj sur areo de 1 200 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 57 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Sokołów, distrikto Węgrów, distrikto Wyszków, distrikto Ostrołęka, distrikto Łomża, Distrikto Zambrów kaj distrikto Wysokie Mazowieckie.

En la distrikta komunumo Małkinia Górna situis la fifama koncentrejo kaj ekstermejo Treblinka, la dua plej grava post la nazia ekstermejo Auschwitz (Aŭŝvico) en la okupita Eŭropo. La nombro de la viktimoj de Treblinka atingis verŝajne 800 mil personojn. Inter ili estis la fratinoj Zofia kaj Lidja Zamenhof, filinoj de L. L. Zamenhof, Ida Zamenhof, lia plej juna fratino, kaj Janusz Korczak kun siaj infanoj el la Domo de Orfoj.

Membraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La membraj komunumoj de la distrikto krom la centra urbo Ostrów Mazowiecka estas Wąsewo, Stary Lubotyń, Szulborze Wielkie, Brok (dua urbo en la distrikto), Małkinia Górna, Nur, Andrzejewo, Boguty-Pianki kaj Zaręby Kościelne.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la urbodomo de la ĉefurbo Ostrów Mazowiecka
la urbodomo de la urbo Brok