Distrikto Püspökladány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Distrikto Püspökladány [puŝpokladAnj], (hungare Püspökladányi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar. Ĝi situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta parto de la departemento (en la orienta parto de la lando).

Distrikto Püspökladány en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Püspökladány, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj 3 grandvilaĝoj, la ceteraj 7 estas vilaĝoj.

La areo estas 729,05 km², kie loĝas 39 529 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj. Ĝis la 2000-aj jaroj tamen la ĉefa agrikulturaĵo estis la sukerbeto. Oni produktis sukerojn en Kaba.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu distrikto funkciis pli frue kiel Distrikto Hajdúszoboszló, sed en 1930 Püspökladány iĝis distrikta ĉefurbo, samtempe la distrikto prenis la nunan nomon. Ĝis 1950 ĝi apartenis al historia departemento Hajdú. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013, poste oni rekreis tiu ĉi distrikton.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio