Municipo Rēzekne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Rēzekne)
municipo Rēzekne
(Rēzeknes novads)
municipo
Preĝejo kaj monaĥejo de Sankta Mikaelo en Viļāni
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Latgalio
Ŝoseo E22/A12 Rigo-Moskvo
 - Ŝoseo E262/A13 Vilno-Pskovo
 - Ŝoseo P36 Rēzekne-Gulbene
 - Ŝoseo P59 Viļāni-Malta
Urboj Rēzekne, Viļāni
Riveroj Rēzekne, Malta, Iča, Rītupe
Areo 2 809 km² (280 900 ha)
Loĝantaro 29 643 (2021[1])
Denseco 10,55 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-058
Vikimedia Komunejo: Rēzekne Municipality
Retpaĝo: rezeknesnovads.lv

La distrikto > municipo Rēzekne (latve Rēzeknes novads) estas distrikto en orienta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en limoj de iama distrikto Rēzekne (latve Rēzeknes rajons, 1949-2009), krom paroĥo Nautrēni, transdonite de distrikto Ludza en 2009, per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 2 iamaj pli malgrandaj komunumoj: (latve Rēzeknes novads, Viļānu novads). La centro de la distrikto situas en ŝtata urbo Rēzekne, kiu mem ne estas parto de la distrikto.

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Ludza, sude distrikto Krāslava, norde distrikto Balvi, kaj okcidente distrikto Preiļi, distrikto Varakļāni kaj distrikto Madona.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la distrikto estas loĝata ekde la Mezolitiko, 9-a jarmilo a.K. La plej granda nombro da ŝtonepokaj setlejoj estis malkovrita ĉirkaŭ lago Lubāns. Ekde la frua ferepoko (4-a/2-a jarcento a.K.) la teritorio estis loĝita fare de la baltmaraj finnaj triboj, ekde la 5-a jarcento la teritorio komencis loĝita de latgaloj. En la 9-a/10-a jarcento, la distrikto estis loĝita plejparte de latgaloj, en la norda parto miksite kun estonoj. Komence de la 13-a jarcento, la nuna teritorio de distrikto apartenis al la Latgalia landoj Lotigola kaj Varka, verŝajne regata de Jersika ŝtato, en la 13-a jarcento la teritorio estis konkerita de Livonio. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en 1778 en la Polacka provinco, ekde 1796 en la Belorusia provinco kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La centra, suda kaj oriente partoj de la distrikto situas en la norda parto de la Latgalia altebenaĵo (latve Latgales augstiene), kun plej altaj monteto Lielais Liepukalns (289 m). Nordokcidente estas parto de la Orienta Latvia malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene).[3] La praroko konsistas el supra devonia sedimentoj. Mineraloj: dolomito (Pērtnieki), argilo (Tūmuži), gruzo kaj sablo (Lipuški, Janopole), torfo (Salas, Stružānu, Īdeņu, Lubāna kaj aliaj marĉoj). Grundoj - en altebenaĵo gazonaj podzoligitaj, en malaltebenaĵo gazonaj glejaj kaj marĉaj. Erozio de grundoj en altebenaĵo. Arbaroj kovras proksimume trionon de la distrikta areo, marĉoj proksimume 6%.[2][4]

Averaĝa temperaturo: −7 en januaro, +17 en julio. Precipitaĵo 650–700 mm jare.[3]

Gravaj riveroj:

  • En la baseno de Daŭgavo - Rēzekne, Malta, Iča.
  • En la baseno de Velikaja - Rītupe.

Estas 183 lagoj kun areo de pli ol unu hektaro, la plej granda - lagoj Lubāns (parte, 82 km²), Lago Rāzna (57,6 km²), Rušons (parte, 23,7 km²).[2]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Distrikto Rēzekne havas 29 643 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 10,5 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[5][6]
1. Viļāni Urbo 2921
2. Malta Vilaĝo Maltas 2202
3. Pleikšņi Vilaĝo Ozolaines 810
4. Strūžāni Vilaĝo Stružānu 719
5. Kaunata Vilaĝo Kaunatas 489
6. Audriņi Vilaĝo Audriņu 438
7. Sondori Vilaĝo Vērēmu 366
8. Vecružina Vilaĝo Silmalas 361
9. Sprūževa Vilaĝo Griškānu 334

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urboj (pilsēta)[redakti | redakti fonton]

Viļānu pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Audriņu pagasts, Bērzgales pagasts, Čornajas pagasts, Dricānu pagasts, Feimaņu pagasts, Gaigalavas pagasts, Griškānu pagasts, Ilzeskalna pagasts, Kantinieku pagasts, Kaunatas pagasts, Lendžu pagasts, Lūznavas pagasts, Mākoņkalna pagasts, Maltas pagasts, Nagļu pagasts, Nautrēnu pagasts, Ozolaines pagasts, Ozolmuižas pagasts, Pušas pagasts, Rikavas pagasts, Sakstagala pagasts, Silmalas pagasts, Stoļerovas pagasts, Stružānu pagasts, Vērēmu pagasts, Dekšāres pagasts, Sokolku pagasts, Viļānu pagasts.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 2,2 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, p. 8-361.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p.3-166.
  5. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  6. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)