Distrikto Radymno
Aspekto
| Distrikto Radymno | ||
| Pola nomo | powiat radymniański (ĝis 1961) | |
|
| ||
| eksa administra teritoria unuo | ||
|---|---|---|
| Provinco | Antaŭkarpatio | |
| Ĉefurbo | Radymno | |
| Kvanto de komunumoj: | ||
| urbaj | 1 unio (gromada) | |
| urbo-kampaj | - | |
| kampaj | 18 unioj (gromada) | |
| Areo | 525 km2 | |
| Loĝantaro | 31449 (en 1960) | |
| Loĝdenso | 55/km2 | |
La distrikto Radymno - pole powiat radymniański - inter la jaroj 1856 kaj 1867, kaj duafoje inter la jaroj 1954 kaj 1961 estis distrikto en la provinco aŭ historie vojevodio Antaŭkarpatio de Pollando. Ĝi do apartenis inter 1856 kaj 1867 je la nomo Bezirk Radymno al la Aŭstra Imperio kaj al ties subunuo Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, kaj ekde 1954 kaj 1962 al la komunisma Pola Popola Respubliko.
Post la malfondo de 1961 kadre de la komunista Pola Popola Respubliko, doniĝis
- al la distrikto Jarosław:
- la urbo Radymno
- la unioj (komunumoj) Duńkowice, Kaszyce, Laszki, Łowce, Michałówka, Miękisz Nowy, Młyny, Ostrów, Skołoszów, Sośnica kaj Wietlin
- al la distrikto Przemyśl:
- la unioj (komunumoj) Kalników, Orły, Stubno, Trójczyce kaj Walawa. kaj
- al la distrikto Lubaczów:
- la unio (komunumo) Kobylnica Woloska.

