Distrikto Salgótarján

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Distrikto Salgótarján [ŝalgOtarjAn] (hungare Salgótarjáni járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád. Ĝi situas ĉe montaro Cserhát laŭ landlimo de Slovakio en la nordorienta parto de la departemento (en la norda parto de Hungariio).

Distrikto Salgótarján en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Salgótarján, kiu estas urbo, la ceteraj 28 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 525,23 km², kie loĝas 64 504 homoj. La loĝantoj okupiĝas pri agrikulturoj, (fruktoj kaj bredadoj (ĝis fino de la socialismo ankaŭ pri minadoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1913 ĝi havis la nomon Distrikto Fülek. Ĝis 1983 al distrikto havis komunumojn de la nuna Distrikto Bátonyterenye. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio