Saltu al enhavo

Distrikto Siemiatycze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Siemiatycze
Pola nomo powiat siemiatycki
Flago Blazono
Situo en regiono
Mapo
distrikto
Provinco Podlaĥio
Ĉefurbo Siemiatycze
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj 1
    kampaj 7
Urbeco 35,22
Areo 1459.58 km2
Loĝantaro 40840 (en 2023)
Loĝdenso 28/km2
Aŭtokodo BSI
TERYT 3.20.26.10.00.0
Estro Marek Bobel (ekde kiam?)
Adreso de estraro ul. Legionów Piłsudskiego 3
Retpoŝto de estraro powiat@siemiatycze.pl
Poŝtkodo de estraro 17-300
Telefono de estraro 85 655-25-25
Fakso de estraro 85 655-25-25
Retpaĝaro de distrikto http://www.siemiatycze.pl
v • d • r

Distrikto Siemiatycze - pole powiat siemiatycki - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Podlaĥio en Pollando, kreita en 1999 kadre de administracia reformo. Ĝia sidejo estas urbo Siemiatycze. Fine de 2023 en la distrikto vivis 40 840 loĝantoj sur areo de 1 459,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Hajnowka, distrikto Bielsk, distrikto Wysokie Mazowieckie, distrikto Biała, distrikto Łosice, distrikto Siedlce kaj distrikto Sokołów. La areo troviĝas sude en Podlaĥia provinco. La suda limo, tra rivero Okcidenta Bugo, najbaras kun Lublinio (distrikto Biała) kaj Mazovio (distrikto Łosice, distrikto Siedlce kaj distrikto Sokołów).

Post la tria dispartigo de Pollando kaj Litovio tereno de la distrikto apartenis al Prusio. En 1807, post la paco de Tilsit, transiris al Rusio. Post 1918 la areo ektroviĝis en antaŭmilita vojevodio de Bjalistoko, kadre de distrikto Bielsk.

En la distrikto troviĝas du urboj: Siemiatycze kaj Drohiczyn. Lime de la distrikto loĝas konfesianoj de Ortodoksa Kristana Eklezio (ĉ. 30% de loĝantoj) kaj de belorusa nacieco. Laŭ popolnombrado - 17% en komunumo Nurzec-Stacja kaj 13% en komunumo Milejczyce.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Siemiatycze