Distrikto Starachowice
| Distrikto Starachowice | |||
| Pola nomo | starachowicki | ||
| Genitivo de la nomo | powiatu starachowickiego | ||
|
| |||
| distrikto | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Sanktakrucio | ||
| Ĉefurbo | Starachowice | ||
| Kvanto de komunumoj: | |||
| urbaj | 1 | ||
| urbo-kampaj | 1 | ||
| kampaj | 3 | ||
| Urbeco | 59,17 | ||
| Areo | 523.27 km2 | ||
| Loĝantaro | 84081 (en 2023) | ||
| Loĝdenso | 161/km2 | ||
| Aŭtokodo | TST | ||
| TERYT | 3.26.34.11.00.0 | ||
| Adreso de estraro | ul. Władysława Borkowskiego 4 | ||
| Retpoŝto de estraro | starosta@powiat.starachowice.pl | ||
| Poŝtkodo de estraro | 27-200 | ||
| Telefono de estraro | 41 276-09-00 | ||
| Fakso de estraro | 41 276-09-02 | ||
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.powiat.starachowice.pl | ||
La distrikto Starachowice - pole powiat starachowicki - estas administra distrikto de Pollando, kreita en 1999. Ĝi apartenas al la provinco aŭ historie vojevodio Sanktakrucio. Administra centro estas la samnoma urbo Starachowice. Fine de 2023 en la distrikto vivis 84 081 loĝantoj sur areo de 523,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 161 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Ostrowiec, distrikto Kielce, distrikto Skarżysko, distrikto Szydłowiec, distrikto Radom kaj distrikto Lipsko.
Membraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La membraj komunumoj de la distrikto krom la centra urbo Starachowice estas la kamparaj komunumoj Pawłów, Wąchock, Brody kaj Mirzec.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kiel la tuta historia vojevodio Sanktakrucio, ankaŭ Starachowice post la dispartigoj de Pollando-Litovio en 1795 doniĝis al la Aŭstra imperio. En 1918 ĝi iĝis parto de la Dua Pola Respubliko. Dum la Dua mondmilito, interalie fine de novembro 1942 polico dum la milita okupo de Pollando per la Tria Regno pafmortigis en la distrikta vilaĝo Kutery 43 judojn kaŝiĝantaj en arbaro. Meze de junio 1943, en la vilaĝo Gadka la okupanta milico murdis 5 personojn, kaj en la dua masakro la 18-an de oktobro sub preteksto de helpo al partizanoj estis murditaj 9 personoj, interalie 5 infanoj. Multaj estis forveturigitaj al trudlaboro en Tria Regno kaj ankaŭ al Aŭŝvico, de kie nur kelkaj revenis.
