Saltu al enhavo

Distrikto Strzelce (Lubuŝio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon distrikto Strzelce.
Distrikto Strzelce
Pola nomo powiat strzelecki (ĝis 1975)
eksa distrikto
Provinco Lubuŝio
Ĉefurbo Strzelce Krajeńskie (Friedeberg)
Kvanto de komunumoj:
    urbaj -
    urbo-kampaj -
    kampaj -
Areo 1065 km2
Loĝantaro 44400 (en 1973)
Loĝdenso 42/km2
v • d • r

La distrikto Strzelce - pole powiat strzelecki - estis distrikto en la provinco (historie ekde 1945 vojevodio) Lubuŝio de Pollando, kiu malfondiĝis en 1975. Distrikta centro estis la urbo Strzelce Krajeńskie (ĝis 1945 Friedeberg). Fine de 1973 en la distrikto vivis 44 400 loĝantoj.

La distrikto Strzelce estis parto de la vojevodio aŭ provinco Zielona Góra (ekde 1945) kaj havis la saman limon kiel la nuna distrikto Strzelce-Drezdenko.

Post la administra reformo de 1975, la teritorio de la distrikto fariĝis parto de la nova provinco Gorzów. La distrikto estis restarigita en 1999 sub la nomo distrikto Strzelce-Drezdenko, kun sidejo en Strzelce Krajeńskie.