Distrikto Sudorienta Stirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
skema distrikta mapo laŭ la stato de 2015

La distrikto Sudorienta Stirio (germane: Bezirk Südoststeiermark) estas admnistra unuo de Aŭstrio, kiu troviĝas en la sudorienta parto de la federacia lando Stirio. Distrikta ĉefurbo estas la loĝloko Feldbach (Stirio), distrikta areo estas 1 009 km², kaj komence de la jaro 2015 sur la areo vivis 85 887 loĝantoj. Kadre de administra unuo, la 1-an de januaro 2013 ĝi ekestis el la antaŭaj najbaraj distrikto Feldbach kaj distrikto Radkersburg.

Ekde la 1-a de januaro 2015 la nombro de distriktaj komunumoj draste malpliiĝis de 74 al nur 26.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]