Distrikto Oberallgäu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Supra Algovio)
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Svabio
administra sidejo: Sonthofen
areo: 1527 km²
loĝantoj: 158 942
(fine de decembro 2022)
loĝdenso: 98 / km²
aŭtokodo: OA (Oberallgäu)
distrikta kodo: 09 7 80
strukturo: 28 komunumoj
administrejo: Oberallgäuer Platz 2
87527 Sonthofen
retejo: www.oberallgaeu.de
Situo en Bavario
Situo en Bavario

La distrikto Oberallgäu (Supra Algovio) situas en la federacia lando Bavario de Germanio, kaj estas la plej suda distrikto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Sonthofen. La distrikto estas parto de la distriktaro Ŝvabio, havas areon de 1 527 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 158 942 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj Unterallgäu (Malsupra Algovio) norde, Ostallgäu (Orienta Algovio) oriente, Lindau kaj Ravensburg (la lasta de Baden-Virtembergo) okcidente. Krome sude limas la federaciaj landoj Tirolo kaj Vorarlberg de Aŭstrio. La eksterdistrikta urbo Kempten komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj do estas enklavo en la nordo de la distrikta teritorio.

La suda parto de la distrikto apartenas al la Alpoj, la iom malpli monta norda parto al la Antaŭalpoj. Kiel ĉiuj partoj de la regiono Algovio, la teritorio bone taŭgas por vintra sporto, ekzemple skiado kaj skikurado, kaj allogas multajn turistojn. En la komunumo Altusried de la distrikto dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis pluraj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj de GEJ.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 28 komunumoj, el kiuj 2 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

Urboj:

  1. Immenstadt im Allgäu (14 512)
  2. Sonthofen (21 859)

Merkataj komunumoj:

  1. Altusried (10 378)
  2. Bad Hindelang (5342)
  3. Buchenberg (4227)
  4. Dietmannsried (8500)
  5. Oberstaufen (7858)
  6. Oberstdorf (9753)
  7. Sulzberg (5165)
  8. Weitnau (5421)
  9. Wertach (2768)
  10. Wiggensbach (5135)

Kromaj neurbaj komunumoj:

  1. Balderschwang (397)
  2. Betzigau (2989)
  3. Blaichach (5809)
  4. Bolsterlang (1161)
  5. Burgberg im Allgäu (3266)
  6. Durach (7314)
  7. Fischen im Allgäu (3311)
  8. Haldenwang (3897)
  9. Lauben (3520)
  10. Missen-Wilhams (1516)
  11. Obermaiselstein (1029)
  12. Ofterschwang (2071)
  13. Oy-Mittelberg (4614)
  14. Rettenberg (4601)
  15. Waltenhofen (9933)
  16. Wildpoldsried (2596)

Komunumaroj:

  1. Hörnergruppe kun administra centro en Fischen im Allgäu
    (komunumoj Balderschwang, Bolsterlang, Fischen im Allgäu, Obermaiselstein kaj Ofterschwang)
  2. Weitnau
    (komunumoj Missen-Wilhams kaj Weitnau)

Senkomunuma areo:

  1. Kempter Wald ("arbaro de Kempten", 12,03 km²)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]